Kiel vidi tridimensian bildon

Mi ne povas forgesi la unuan fojon kiam mi sukcesis vidi tridimensian bildon en iu revuo. Rigardante ĝin, mi ne kapablis unuavide distingi pli ol aro da ŝajne ĥaosaj, sensignifaj strekoj kaj koloroj. Kun iom da ĝeno mi relegis la instrukciojn de la revua artikolo por certigi, ke mi ne preterlegis ion gravan. Post kelkaj … Daŭrigi legi Kiel vidi tridimensian bildon

Arta bildigo de la kosmoŝipo InSight alproksimiĝanta al Marso. Kredito: NASA / JPL-Caltech.

La kvara planedo

Kiel eksa membro de La Planeda Societo —The Planetary Society, fondita i.a. de Carl Sagan en 1980— mi ne povis ne partopreni la babilejon de la spacagentejo NASA dum la InSight-sondilo surgrundiĝis sur Marso —la kvara planedo de la sunsistemo— la 26-an de novembro 2018. Krom "saluti Marson", mi ankaŭ bondeziris kaj gratulis al la … Daŭrigi legi La kvara planedo

Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)

Antaŭ kelkaj tagoj kaptis mian atenton televida reklamo pri aŭtomobilo, bone farita kaj amuza, ankaŭ spektebla en YouTube (nur 40 frenezaj sekundoj). Ĝi okazigis iom da polemiko. Iuj diras, ke ĝi kontraŭstaras la elektran aŭtomobilon kaj tial taksas la TV-anoncon netaŭga por la nuntempa mondo. Aliaj opinias, ke la intenco estas kritiki la modernajn modojn, … Daŭrigi legi Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)

Robotoj

Kiam iu parolas pri robotoj ni ofte pensas pri homaspekta maŝino kun kapo, vizaĝo, korpo, brakoj kaj kruroj; ni imagas aŭtomatulon kapabla moviĝi, paroli, plenumi diversajn taskojn, interagi kun homoj, ktp. Tion ni imagas verŝajne pro influo de la literaturo, la kinarto kaj la televido. Tamen, la realaj robotoj en nia ĉiutaga vivo ne aspektas … Daŭrigi legi Robotoj