Estas dirite, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Goebbels tre feliĉus uzi Interreton por disvastigi nazian propagandon, sed li ege malamus publikan kritikon —Falsaj novaĵoj!, li eble krius—. Interreto enhavas multege da bonaj, fidindaj informoj, sed ankaŭ plenas de misinformoj kaj pseŭdosciencaj scioj, kiuj per ripetado de mensogoj etendiĝas kvazaŭ infektaj virusoj. Milfoje ripetita mensogo … Daŭrigi legi Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco
Kategorio: Sano
Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi
Margaret Zaleski-Zamenhof estas ĝenerala kuracisto, tabakologo, kaj specialisto de dependomalsanoj, kiu loĝas kaj laboras en Parizo. La 8-an de septembro 2019 Johannes kaj Eva gastigis ŝin en sia podkasto kern.punkto sub la titolo Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado. La podkasto entute estas ege interesa, aparte por fumantoj sendepende ĉu … Daŭrigi legi Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi
Senkonscia
Post mallonga transporto sur rada brankardo mi finfine alvenis al la operaciejo. Komprenante ke mi nenion pli povis fari mi decidis malfermi la okulojn por dormeti. Virina voĉo diris al mi: "Jen oksigeno". Ŝi almetis nazkanulon ĉe la nazo kaj pinĉis la dekstran montrofingron per pulsoksimetro por realtempe mezuri miajn pulson kaj sangoksigenon. "Bone", mi … Daŭrigi legi Senkonscia
Pri la misnomata elektronika cigaredo
Elektronika cigaredo estas senfuma, sentabaka, elektra/elektronika vaporigilo elpensita kiel anstataŭaĵo de tabakcigaredo. Ĝi produktas gustoplenan akvo-vaporon kutime enhavante nikotinon laŭ elektebla koncentriĝo. Dum cigaredo produktas fumon per bruligo, e-cigaredo kreas vaporon per varmigo. Ene de tiuj similaspektaj nubaĵoj kaŝas sin la plej grava malsameco inter ambaŭ: dum la cigareda fumo mortigas milionojn da homoj ĉiujare, … Daŭrigi legi Pri la misnomata elektronika cigaredo