Kiel vidi tridimensian bildon

Mi ne povas forgesi la unuan fojon kiam mi sukcesis vidi tridimensian bildon en iu revuo. Rigardante ĝin, mi ne kapablis unuavide distingi pli ol aro da ŝajne ĥaosaj, sensignifaj strekoj kaj koloroj. Kun iom da ĝeno mi relegis la instrukciojn de la revua artikolo por certigi, ke mi ne preterlegis ion gravan. Post kelkaj klopodoj kaj rande de mia rezigno mi finfine sukcesis. Mi ne plu vidis sensencajn kolorajn streketojn. Antaŭ miaj okuloj kvazaŭ magie aperis tridimensia bildo, kiu antaŭ unu sekundo tute ne ekzistis por mi. Kiel forgesi tion? Mi restis senvorta pro miro.

Nu, fakte mi povis distingi unuavide kelkajn aferojn, ekz. virinan vizaĝon kaj florojn, kiuj sin ripetis sur la tuta bildo. Sed krom tio, la bildo entute estis sensenca. Jen tiu unua 3D-bildo, kiun mi vidis antaŭ multaj jaroj en iu revuo:

Mi jam antaŭe spertis tian tridimensian vidon, rigardante simetriajn patronojn en diversaj aĵoj de la ĉiutaga vivo, kvankam tiam mi ne konsciis pri kio temas, nur ke io stranga okazis en la okulvido. Oni povas sperti tion pere de la jena bildo, fikse rigardante, kvazaŭ oni rigardus al tio malantaŭ ĝi (alklaku la bildon por pligrandigi se necese).

Kiam oni sidas trankvile kaj sencele fiksrigardas similajn simetriaĵojn, la okuloj malstreĉiĝas, perdante la vidfokuson, kvazaŭ rigardante preter la objekto observata. Post iom da rigardado nia cerbo kreas tridimensian bildon el tiaj patronoj.

Depende de la tekniko uzata por krei tiajn 3D-bildojn ili ricevas malsamajn nomojn, sed esence temas pri jen stereogramo, jen aŭtostereogramo.


Stereogramo

Laŭ ReVo stereogramo estas bildo, kiu post adaptiĝo de okuloj, donas impreson de reliefa figuro. Ĝi konsistas el du apartaj bildoj de la sama objekto, kiun oni fotas de iom malsama pozicio. Tio imitas la manieron per kiu niaj okuloj funkcias. Ĉiu okulo ricevas malsaman vidaĵon de ĉio, kion oni rigardas en la ĉiutaga vivo, simple ĉar ambaŭ okuloj troviĝas en malsama pozicio unu de la alia. La cerbo interpretas tiujn du malsamajn vidpunktojn kiel unu solan vidaĵon, donante al ni la kapablon distingi la malproksimecon kaj pozicion de ĉio vidata, tio estas, la perspektivon.

Por vidi stereogramon oni kutime uzas tiucelan aparaton nomata stereoskopo. La plej fama kaj sukcesa stereoskopo estas la t.n. View-Master, kiu aperis en 1939 kaj furoris tutmonde dum jardekoj. Ĝi uzas kartonan diskon kun 14 travideblaj lumbildetoj, donante entute 7 stereogramojn.


Oni tamen povas vidi stereogramon sen bezono de ajna ilo krom la propraj okuloj. Esence oni nur bezonas konverĝigi la du bildojn al unu sola bildo krucante la okulojn. Temas pri tio, ke rigardante la stereogramon oni krucas la okulojn direktante la rigardon al imaga punkto, ie inter la bildo kaj la okuloj. Provu kun la jena bildo.

Bildo: Disneyland – M&M 3D Stereogram, de BoogaFrito (CC BY 2.0)

Ne tro zorgu se vi ne sukcesas kaj ne faru tro da fortostreĉo al la okuloj.
Jen alia metodo:

Bildo: Stereogram Instructions, de BoogaFrito (CC BY 2.0)
(tradukita al Esperanto)

Aŭtostereogramo

Aŭtostereogramo estas stereogramo kiu uzas ne du, sed unu solan bildon por krei vidiluzion de tridimensia perspektivo. Estas du manieroj vidi aŭtostereogramon: paralel-okule aŭ kruc-okule. Plejparto el ili estas desegnitaj por ke oni vidu ilin laŭ la unua maniero. La kruc-okula metodo estas tiu sama jam priskribita por vidi la du-bildajn stereogramojn.

Kiam vi legas ĉi tiujn vortojn, ambaŭ okulgloboj aŭtomate moviĝas direktante la rigardon al la teksto en la ekrano por ke la vidfokuso estu klara. Okazas konverĝo de la okuloj: oni konverĝigas la okulojn al la rigardata objekto, ĉi-kaze al la teksto sur la ekrano. Se vi metas fingron mezvoje inter la ekrano kaj la okuloj, povas okazi du aferoj:

1.Se vi ekrigardas la tekston en la ekrano, la vidfokuso ŝanĝiĝas de la fingro al la ekrano, donante la (falsan) impreson kvazaŭ estus du fingroj.
2.Se vi ekrigardas la fingron, la vidfokuso ŝanĝiĝas de la ekrano al la fingro, donante la (veran) impreson, ke la ekrano estas pli malproksima ol la fingro.

Tiuj du supraj punktoj estas la “sekreto” por vidi ajnan 3D-bildon. La unua estas la paralel-okula metodo kaj la dua la kruc-okula metodo. Tio estas bona ekzerco por lerni kiel enfokusigi la okulojn propravole anstataŭ aŭtomate. La aŭtomata enfokusigo de la okuloj estas la ĉefa kialo pro kio ni malsukcesas vidi 3D-bildon.

La jena 3D-bildo estas unu el la plej belaj aŭtostereogramoj, kiun mi iam renkontis.

Por plifaciligi al si la aferon oni povas sekvi la jenajn paŝojn:

1.Metu la okulojn kiel eble plej proksimen al la bildo.
2.Restu tiel kelkajn sekundojn.
3.Malrapide formoviĝu malproksimen de la bildo, kun senmovaj okuloj, kvazaŭ rigardante preter la bildo (la okuloj restas relative paralelaj unu de la alia).
4.Ripetu la suprajn punktojn ĝis la 3D-bildo aperos antaŭ viaj okuloj.

Mi certas, ke kun pacienco kaj ekzercado vi sukcesos. Ne gravas ĉu la bildo estas papera aŭ komputila. Ne gravas kiom aĝa vi estas, kondiĉe ke viaj okuloj funkcias sufiĉe bone.

Antaŭ longe mi helpis maljunulinon, kiu uzis okulvitrojn la tutan vivon, por ke ŝi sukcese vidu tridimensian bildon. Ŝi eĉ ne sciis, ke ekzistis tiaj bildoj. Ni klopodis per la kvar punktoj supre menciitaj. Estis vane. Finfine mi eltondis la bildon el la revuo, kovris ĝin per travidebla plasta folio, kaj fiksis la tutan aĵon per magnetoj al la fridujo. Tiam mi diris al ŝi: “Rigardu vian vizaĝon spegulita en la plastfolio”. Post kelkaj sekundoj ŝi ekkriis kun granda ĝojo: “Mi vidas nudan virinon farita el floroj en la bildo!”. Mi certas, ke ŝi neniam forgesis tiun tagon. Mi neniam forgesos ŝin.


Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s