Elnemapko, kamaĝama tah cucetot

Retumante tra la senfina Interreto, sufiĉas iafoje ke mi hazarde ekvidas ion rilate Esperanton kaj tuj mi alklake lanĉas min tien, aŭtomate, senpripense. Ĝuste tiamaniere mi trovis paron da malnovaj artikoletoj verkitaj de iu mistera Ivan Skito la jaron 1937 en la magazeno Esperanto. Mi diras mistera ĉar kiom ajn mi klopodis ret-serĉi pri li, mi tamen nenion eltrovis krom la du menciitajn skribaĵojn.

Sed la mistero ne finiĝas tie. Finlegante ambaŭ artikolojn, evidentiĝis ke la du temas pri —jes ja!— io mistera. Aŭ almenaŭ io nekutima. Jen la titoloj de la artikoloj: Pri sekreta lingvo kaj La mistika nombro.


Pri sekreta lingvo

En tiu ĉi artikolo la aŭtoro mencias tri sekretajn lingvojn: la tarabara, la ofenja kaj la alegoria. Li donas ekzemplon pri la tarabara pere de transkribo de la unua strofo de La Espero. Jen tiu strofo en ambaŭ lingvoj:

Epsa ropco pŝep ilpoŝa lepko,
Kma sarop coim alzom kaŝoto,
Lumz suĉisoh ces zadisa ŝepko,
Pupce sotoz suĉu bias soto,
Peas ĉsaŝo lapĉop loizapka,
Bisa jorap kimal zari siop,
Assa ropce kempe risi kapka,
Bin morelal lapt kapjam ropiop.

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Sur flugiloj de l’ facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Unuavide la tarabara versio de la strofo aspektas tute kiel sensenca galimatio. Sed komparante ĝin kun la Esperanta, oni ekvidas ian similecon, precipe se oni atentas pri la vokaloj, kiuj restas senŝanĝe:

EPSA ROPCO EP ILPOŜA LEPKO
EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO


Ĉiu konsonanto anstataŭiĝas per alia kaj aldone kelkaj literoj ŝanĝas sian pozicion:

EPSA ROPCO PŜEP ILPOŜA LEPKO
ENLA MONDO NVEN ISNOVA SENTO

EP SA ROPCOP ŜEPIL POŜA LEPKO
EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO

El tio eblas dedukti, ke S=L, Ŝ=V, P=N, kaj tiel plu. Ŝajnas al mi ke la tarabara lingvo pli similas al ĉifrita kodo ol al vera lingvo. Estas tre dubinde, ke oni povas parole uzi ĝin cele al sekreta komunikado, sed ĝi ja funkcius por transdoni kaŝmesaĝojn skribe.

Sensolve restas ankoraŭ iom da mistero: Kion signifas la vorto « ferbotita », skribita de la aŭtoro inter citiloj ĉe la fino de la artikolo? (vidu la suban bildon). Ĉu preseraro? Ĉu io alia?

Jen skanaĵo de la artikolo (alklaku por pligrandigi)


La mistika nombro

La skribaĵo pri mistika nombro rilatas al la tiel nomataj nombroj perfektaj laŭ la matematika ĵargono. Por klarigi kio estas perfekta nombro per simplaj vortoj, ni prenu la unuan perfektan nombron, kiu estas 6. Oni atingas ĝin sumante inter si kreskantan sinsekvon de nombroj komence de 1, tiel ke 1+2+3=6, kondiĉe ke ĉiu nombro de la sinsekvo estas divizoro de 6. Ĉi-kaze 2 kaj 3 estas divizoroj de 6, ĉar 6 estas dividebla per 2 kaj 3 (1 ja estas divizoro de ajna nombro). Alivorte, perfekta nombro estas la sumo de ĝiaj divizoroj, krom la nombro mem (6 estas divizoro de si mem sed oni ne kalkulas ĝin en la sumo).


Jen la tri unuaj perfektaj nombroj:

6 = 1 + 2 + 3
28 = 1 + 2 + 4 + 7 + 14
496 = 1 + 2 + 4 + 8 + 16 + 31 + 62 + 124 + 248

Kial mi klarigas ĉion ĉi? Nu, ĉar la aŭtoro de la koncerna artikolo jam de komence erare asertas, ke la unua perfekta nombro estas 1. Tamen, en la teorio de nombroj la unua perfekta nombro estas 6. Ĉu eble la aŭtoro aludas al alispecaj nombroj, kiuj ne rilatas al la matematika teorio de nombroj? Mi pensas ke ne, ĉar li mem klarigas en la unua frazo, ke temas pri perfektaj nombroj laŭ tiu teorio, kaj ne pri io alia. Malbona komenco se li jam de la unua alineo eraras tiel grave.

Poste li direktas nian atenton al la perfekta nombro 28 kaj ties rilato kun Esperanto. Resume li asertas, ke 28 estas la nombro de Esperanto, kiu ludas, laŭ li, fatalan rolon en nia movado. Li donas la jenajn “klarigojn” pri tia fatala influo:

1 la esperanta aboco entenas 28 literojn
2en la titolo de la unua lernolibro estas 28 literoj (D-ro Esperanto. Lingvo Internacia)
3la regulo pri la akuzativo estas en la 28-a paragrafo de la Ekzercaro
4la fundamenta gramatiko entenas 28 sufiksojn
5la originala kaj traduka verkaro de Zamenhof entenas 28 librojn

Mi trovas vere amuza tian imagokapablon kaj certas ke la plimulto ne alvenos facile al tiaj nombraj rilatoj. Ĉu eblas preni tiajn koincidojn serioze? Ĉu la aŭtoro ŝercas? Eble li simple intencis ornami tiujn koincidojn inter la nombro 28 kaj Esperanto per iom da scienca lingvaĵo por iel plibeligi la artikolon. Mi celas lian komencan frazon: En la supera teorio de nombroj […]. Ĉiuokaze ŝajnas klare ke li per tiuj du skribaĵoj ne celis al rigoreco sed al distrado. Laŭ mi, li plene sukcesis.

Jen skanaĵo de la artikolo (alklaku por pligrandigi)

La mistika nombro

Ĉu vi jam deĉifris la signifon de la titolo de tiu ĉi blogero?
Bonvolu respondi en la komentejo kaj vi ricevos milionon (da dankoj).


POSTNOTO
Kiam mi komencis skribi ĉi tiun blogeron mi tiam ne sukcesis ankoraŭ eltrovi kiu estas Ivan Skito, la aŭtoro de la du priparolataj artikoloj. Sed fininte ĝin, mi plu serĉis kaj finfine sukcesis. Ivan Skito estas kaŝnomo de la fama esperanta poeto Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (1891-1953), plej konata en esperantujo sub la nomo de Nikolao Hohlov. Mi legis interrete iujn el liaj poemoj kaj ili estas veraj perloj.

Nikolai Ivanovich Khokhlov (Nikolao Hohlov)

Mi antaŭdankas al vi, kara leganto, pri ĉiu ajn komento rilate la vorton “ferbotita” (vidu fine de la bildo Pri sekreta lingvo), kiu al mi plue restas nekomprenebla.

2 pensoj pri “Elnemapko, kamaĝama tah cucetot

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s