Khruangbin (elparole krung-bin) estas usona muzikbando el Houston, Teksaso. Ĝi konsistas el tri membroj: Laura Lee (basisto), Mark Speer (gitaristo), kaj Donald Ray "DJ" Johnson Jr. (drumisto). Ilia muzikstilo estas miksado de tutmondaj muzikaj influoj, kiel ekzemple klasika soulo, dub, psikedela muziko, irana rok-muziko, tajlanda muziko de la 1960-aj jaroj, kaj muzikoj de Hispanio kaj … Daŭrigi legi Traduk-adapto: So We Won’T Forget (de Khruangbin)
Kategorio: Kanto
Trovendaj, vivaj aŭ malvivaj!
La Verda Stel' estas la nomo de muzikgrupo kiu kantas en Esperanto. Kaj jen preskaŭ ĉio kion oni konas pri ĝi. Uzanto de YouTube alŝutis du kantojn de tiu bando al sia kanalo, Mia amo restis for kaj Vi min ne credas. Jes, vi legis bone: credas kun c anstataŭ k. Verŝajne temas ne pri … Daŭrigi legi Trovendaj, vivaj aŭ malvivaj!
Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)
Antaŭ kelkaj tagoj kaptis mian atenton televida reklamo pri aŭtomobilo, bone farita kaj amuza, ankaŭ spektebla en YouTube (nur 40 frenezaj sekundoj). Ĝi okazigis iom da polemiko. Iuj diras, ke ĝi kontraŭstaras la elektran aŭtomobilon kaj tial taksas la TV-anoncon netaŭga por la nuntempa mondo. Aliaj opinias, ke la intenco estas kritiki la modernajn modojn, … Daŭrigi legi Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)
Proksime de la steloj
Proksime de la Steloj estas kanto fare de Los Pekenikes, kiu estas muzikgrupo kreita en 1959 en Madrido (Hispanio) de la fratoj Alfonso kaj Lucas Sainz. Ĝi estas unu el la plej longvivaj grupoj en la muzika sfero de Hispanio. Ĝiaj komponaĵoj estas plejparte instrumentaj (senvoĉaj), do ĉi tiu kanto estas unu inter malmultaj esceptoj. … Daŭrigi legi Proksime de la steloj
Traduk-adapto: Chandelier de Sia
Mi provis traduk-adapti al Esperanto la kanton Chandelier de la kantistino Sia. Per tio mi celas ne laŭliteran tradukon el la angla, sed adaptaĵon por kanti ĝin esperante, kio aldonas plian malfacilecon al la afero. Unue mi klopodis laŭkapable akordigi la esperantajn vortojn ne nur laŭ la silab-ritmo de la originala angla, sed ankaŭ laŭ … Daŭrigi legi Traduk-adapto: Chandelier de Sia