La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell

Clarence Bicknell (1842-1918) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905. Naskiĝinte la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio, li tie loĝis dum siaj unuaj 20 jaroj. Estis prospera epoko por la lando, konata kiel Viktoriana … Daŭrigi legi La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell

Traduk-adapto: So We Won’T Forget (de Khruangbin)

Khruangbin (elparole krung-bin) estas usona muzikbando el Houston, Teksaso. Ĝi konsistas el tri membroj: Laura Lee (basisto), Mark Speer (gitaristo), kaj Donald Ray "DJ" Johnson Jr. (drumisto). Ilia muzikstilo estas miksado de tutmondaj muzikaj influoj, kiel ekzemple klasika soulo, dub, psikedela muziko, irana rok-muziko, tajlanda muziko de la 1960-aj jaroj, kaj muzikoj de Hispanio kaj … Daŭrigi legi Traduk-adapto: So We Won’T Forget (de Khruangbin)

Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco

Estas dirite, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Goebbels tre feliĉus uzi Interreton por disvastigi nazian propagandon, sed li ege malamus publikan kritikon —Falsaj novaĵoj!, li eble krius—. Interreto enhavas multege da bonaj, fidindaj informoj, sed ankaŭ plenas de misinformoj kaj pseŭdosciencaj scioj, kiuj per ripetado de mensogoj etendiĝas kvazaŭ infektaj virusoj. Milfoje ripetita mensogo … Daŭrigi legi Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco

Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi

Margaret Zaleski-Zamenhof estas ĝenerala kuracisto, tabakologo, kaj specialisto de dependomalsanoj, kiu loĝas kaj laboras en Parizo. La 8-an de septembro 2019 Johannes kaj Eva gastigis ŝin en sia podkasto kern.punkto sub la titolo Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado. La podkasto entute estas ege interesa, aparte por fumantoj sendepende ĉu … Daŭrigi legi Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi

Malamiko mia

Malamiko mia (angle Enemy Mine) estas german-usona sciencfikcia filmo de 1985, bazita sur samnoma novelo verkita de Barry Brookes Longyear, kaj publikigita en 1979. La novelo estis dufoje premiita, unue en 1979 per la Nebulozo Premio, kaj due en 1980 per la Hugo Premio. Kontraste, la filmo estis kineja fiasko. Ĝi kostis entute pli ol … Daŭrigi legi Malamiko mia

Senkonscia

Post mallonga transporto sur rada brankardo mi finfine alvenis al la operaciejo. Komprenante ke mi nenion pli povis fari mi decidis malfermi la okulojn por dormeti. Virina voĉo diris al mi: "Jen oksigeno". Ŝi almetis nazkanulon ĉe la nazo kaj pinĉis la dekstran montrofingron per pulsoksimetro por realtempe mezuri miajn pulson kaj sangoksigenon. "Bone", mi … Daŭrigi legi Senkonscia