La universo estas tiom neimageble vasta, ke la demando ŝajnas superflua. Despli se konsidere, ke ni observas nur parton de ĝi, laŭeble de nia teknologia progreso. Ni ne scias kiom granda ĝi vere estas, sed nia senfina scivolemo senĉese instigas nin survoje al plua esplorado. Kvankam ĉio sugestas, ke ni verŝajne ne estas solaj en … Daŭrigi legi Ĉu ni solas en la universo?
Etikedo: eksterteranoj
Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj
La homa kulturo estas plena de strangaj aferoj. Unu tia strangaĵo estas la fenomeno nifo (ne-identigita fluganta objekto). Kvankam la vorto nifo klare indikas ke temas pri io nekonata aŭ nerekonebla, ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata samsignife al flugmaŝino aŭ kosmoŝipo el netera deveno. Tian fantazian ideon multe influas la kinarto kaj la literaturo jam … Daŭrigi legi Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj