Eble vi jam rimarkis tion, ke mi publikigas la samajn blogafiŝojn per du malsamaj blogsistemoj (Blogger kaj WordPress). Certe tio ja ŝajnas stranga afero. En tiu ĉi blogafiŝo mi skribos iomete pri tio kaj klarigos kial mi decidis kloni la blogon kaj aperigi ĝin en alia blogsistemo. Kaj kial mi decidis uzi ambaŭ samtempe. Mi … Daŭrigi legi Kial du blogoj?
Kategorio: Opinio
Kiu mensogis en la Biblio: ĉu Dio aŭ ĉu la serpento?
En Genezo —la unua libro de la Biblio— aperas bela kaj tre konata rakonto pri ĝardeno en kiu Dio elkreskigis du arbojn: la arbo de vivo kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Dio malpermesis al Adam kaj Eva manĝi de la frukto de la arbo de sciado, ĉar tiam ili mortos. Antaŭ … Daŭrigi legi Kiu mensogis en la Biblio: ĉu Dio aŭ ĉu la serpento?
Kristnaska Letero
Cirkulas la ŝerco ke kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estas la plej grandaj pigruloj surtere, ĉar ili laboras nur unu tagon jare kaj eĉ tio ne veras. Sed mi preterlasos tiajn onidirojn kaj skribos ĉi tiun leteron kvazaŭ mi estus infano. Karaj saĝuloj:Antaŭ ĉio mi volas danki al vi pro tiom multe … Daŭrigi legi Kristnaska Letero
Pri la vorto vapi… kaj aliaj vaporaj pripensoj
En antaŭa blogero pri la misnomata elektronika cigaredo, mi nur rande menciis ke la vorto vapi estis unuafoje uzita de profesoro Robert Molimard por atentigi pri tio, ke oni ne fumas e-vaporilon, ĉar nenia fumo eliras el ĝi; oni vapas ĝin kaj al tiu ago oni nomas vapado. La unua kialo por uzi ĉi tiajn … Daŭrigi legi Pri la vorto vapi… kaj aliaj vaporaj pripensoj
Flago de Tero
Flago de Tero estas grava afero ĉar temas pri simbolo, kiu reprezentos la tutan planedon. Tiu ideo estas en akordo kun multaj aliaj ideoj, kiuj kerne enhavas unu komunan celon: la plibonigon de la homaro. Estas dubinde ĉu ia izolita afero kapablas plibonigi ion tiel ampleksan, kiel la homaron. Tamen, fari nenion estas sendube la … Daŭrigi legi Flago de Tero