Mi memoras, ke mi alvenis tro frue al la butiko. Tra la ampleksaj vitroj de la montrofenestroj amaso da bele ordigitaj instrumentoj silente atestis al la preterpasantoj pri kio temas, eĉ se ili ne atentis la reklamafiŝojn aŭ la butiknomon. Senvorte pro miro, mi trarigardis kiel revoplena infano ĉion kion mi povis, dum la respegulo … Daŭrigi legi Muzika vizito
Harry Harrison, la verkisto kiu esperantigis raton
Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas sciencfikcia romano de la usona verkisto Harry Harrison (1925-2012), publikigita originale en la angla en 1985 (A Stainless Steel Rat is Born) kaj poste en la esperanta en 1996. Ĝi apartenas al kolekto da noveloj pri la Rustimuna Ŝtalrato, entute dek libroj, kaj estas ĝis nun la nura kiu … Daŭrigi legi Harry Harrison, la verkisto kiu esperantigis raton
Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj
La homa kulturo estas plena de strangaj aferoj. Unu tia strangaĵo estas la fenomeno nifo (ne-identigita fluganta objekto). Kvankam la vorto nifo klare indikas ke temas pri io nekonata aŭ nerekonebla, ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata samsignife al flugmaŝino aŭ kosmoŝipo el netera deveno. Tian fantazian ideon multe influas la kinarto kaj la literaturo jam … Daŭrigi legi Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj
Proksime de la steloj
Proksime de la Steloj estas kanto fare de Los Pekenikes, kiu estas muzikgrupo kreita en 1959 en Madrido (Hispanio) de la fratoj Alfonso kaj Lucas Sainz. Ĝi estas unu el la plej longvivaj grupoj en la muzika sfero de Hispanio. Ĝiaj komponaĵoj estas plejparte instrumentaj (senvoĉaj), do ĉi tiu kanto estas unu inter malmultaj esceptoj. … Daŭrigi legi Proksime de la steloj
Kristnaska Letero
Cirkulas la ŝerco ke kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estas la plej grandaj pigruloj surtere, ĉar ili laboras nur unu tagon jare kaj eĉ tio ne veras. Sed mi preterlasos tiajn onidirojn kaj skribos ĉi tiun leteron kvazaŭ mi estus infano. Karaj saĝuloj:Antaŭ ĉio mi volas danki al vi pro tiom multe … Daŭrigi legi Kristnaska Letero
Traduk-adapto: Chandelier de Sia
Mi provis traduk-adapti al Esperanto la kanton Chandelier de la kantistino Sia. Per tio mi celas ne laŭliteran tradukon el la angla, sed adaptaĵon por kanti ĝin esperante, kio aldonas plian malfacilecon al la afero. Unue mi klopodis laŭkapable akordigi la esperantajn vortojn ne nur laŭ la silab-ritmo de la originala angla, sed ankaŭ laŭ … Daŭrigi legi Traduk-adapto: Chandelier de Sia
Pri la vorto vapi… kaj aliaj vaporaj pripensoj
En antaŭa blogero pri la misnomata elektronika cigaredo, mi nur rande menciis ke la vorto vapi estis unuafoje uzita de profesoro Robert Molimard por atentigi pri tio, ke oni ne fumas e-vaporilon, ĉar nenia fumo eliras el ĝi; oni vapas ĝin kaj al tiu ago oni nomas vapado. La unua kialo por uzi ĉi tiajn … Daŭrigi legi Pri la vorto vapi… kaj aliaj vaporaj pripensoj
Pri la misnomata elektronika cigaredo
Elektronika cigaredo estas senfuma, sentabaka, elektra/elektronika vaporigilo elpensita kiel anstataŭaĵo de tabakcigaredo. Ĝi produktas gustoplenan akvo-vaporon kutime enhavante nikotinon laŭ elektebla koncentriĝo. Dum cigaredo produktas fumon per bruligo, e-cigaredo kreas vaporon per varmigo. Ene de tiuj similaspektaj nubaĵoj kaŝas sin la plej grava malsameco inter ambaŭ: dum la cigareda fumo mortigas milionojn da homoj ĉiujare, … Daŭrigi legi Pri la misnomata elektronika cigaredo
Ne plu rozoj
Jen mia unua poezio en Esperanto. Ĝi estas mia nura poeziaĵo. Mi tute ne scias ĉu mi iam skribos plian. Klaku la bildon por legi ĝin.
Esperanto ne estas helplingvo
Preskaŭ ĉiuj artikoloj kiuj provas respondi al la demando pri kio estas Esperanto asertas ke ĝi estas helplingvo. En ili oni povas legi ke ĝi estas internacia, nenacia aŭ artefarita lingvo; aŭ ke pli bonas nomi ĝin planlingvo. Sed preskaŭ ĉiu skribaĵo insistas pri tio, ke ĝi estas helplingvo, kaj sekve konkludas, ke la precipa … Daŭrigi legi Esperanto ne estas helplingvo