Clarence Bicknell (1842-1918) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905. Naskiĝinte la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio, li tie loĝis dum siaj unuaj 20 jaroj. Estis prospera epoko por la lando, konata kiel Viktoriana … Daŭrigi legi La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell
Kategorio: Scienco
Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco
Estas dirite, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Goebbels tre feliĉus uzi Interreton por disvastigi nazian propagandon, sed li ege malamus publikan kritikon —Falsaj novaĵoj!, li eble krius—. Interreto enhavas multege da bonaj, fidindaj informoj, sed ankaŭ plenas de misinformoj kaj pseŭdosciencaj scioj, kiuj per ripetado de mensogoj etendiĝas kvazaŭ infektaj virusoj. Milfoje ripetita mensogo … Daŭrigi legi Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco
Senkonscia
Post mallonga transporto sur rada brankardo mi finfine alvenis al la operaciejo. Komprenante ke mi nenion pli povis fari mi decidis malfermi la okulojn por dormeti. Virina voĉo diris al mi: "Jen oksigeno". Ŝi almetis nazkanulon ĉe la nazo kaj pinĉis la dekstran montrofingron per pulsoksimetro por realtempe mezuri miajn pulson kaj sangoksigenon. "Bone", mi … Daŭrigi legi Senkonscia
Ĉu ni solas en la universo?
La universo estas tiom neimageble vasta, ke la demando ŝajnas superflua. Despli se konsidere, ke ni observas nur parton de ĝi, laŭeble de nia teknologia progreso. Ni ne scias kiom granda ĝi vere estas, sed nia senfina scivolemo senĉese instigas nin survoje al plua esplorado. Kvankam ĉio sugestas, ke ni verŝajne ne estas solaj en … Daŭrigi legi Ĉu ni solas en la universo?
La kvara planedo
Kiel eksa membro de La Planeda Societo —The Planetary Society, fondita i.a. de Carl Sagan en 1980— mi ne povis ne partopreni la babilejon de la spacagentejo NASA dum la InSight-sondilo surgrundiĝis sur Marso —la kvara planedo de la sunsistemo— la 26-an de novembro 2018. Krom "saluti Marson", mi ankaŭ bondeziris kaj gratulis al la … Daŭrigi legi La kvara planedo
Robotoj
Kiam iu parolas pri robotoj ni ofte pensas pri homaspekta maŝino kun kapo, vizaĝo, korpo, brakoj kaj kruroj; ni imagas aŭtomatulon kapabla moviĝi, paroli, plenumi diversajn taskojn, interagi kun homoj, ktp. Tion ni imagas verŝajne pro influo de la literaturo, la kinarto kaj la televido. Tamen, la realaj robotoj en nia ĉiutaga vivo ne aspektas … Daŭrigi legi Robotoj
Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj
La homa kulturo estas plena de strangaj aferoj. Unu tia strangaĵo estas la fenomeno nifo (ne-identigita fluganta objekto). Kvankam la vorto nifo klare indikas ke temas pri io nekonata aŭ nerekonebla, ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata samsignife al flugmaŝino aŭ kosmoŝipo el netera deveno. Tian fantazian ideon multe influas la kinarto kaj la literaturo jam … Daŭrigi legi Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj