Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco

Estas dirite, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Goebbels tre feliĉus uzi Interreton por disvastigi nazian propagandon, sed li ege malamus publikan kritikon —Falsaj novaĵoj!, li eble krius—. Interreto enhavas multege da bonaj, fidindaj informoj, sed ankaŭ plenas de misinformoj kaj pseŭdosciencaj scioj, kiuj per ripetado de mensogoj etendiĝas kvazaŭ infektaj virusoj. Milfoje ripetita mensogo neniam estos vero, sed simple restos mensogo. Tio dependas de nia kapablo distingi kio estas kio. Ĉi tiu blogaĵo temos parte pri la scienca metodo —unu el la plej bonaj metodoj por progresigi la mondon—, sed ĉefe pri pseŭdoscienca metodo —unu el la plej bonaj metodoj por malproksimigi de via monujo vian monon, kaj de via menso vian racion.

La scienca metodo estas unu el la plej elstaraj triumfoj de la homaro. Ĝi multe pli progresigis la mondon dum kelkcento da jaroj ol kio ajn antaŭe. Ĉiu granda kaj eta atingo, per kiuj la mondo progresadas kaj pliboniĝas, okazas danke al la scienco kaj ties metodo. Tio ne signifas, ke en antaŭaj epokoj ne okazis sciencaj malkovroj, sed al ĉi-lastaj mankis la strukturo, kriterioj kaj postuloj, kiuj donas forton al la scienco kaj ebligas al ĉiu sciencisto aplikadon de komuna metodo. Antaŭ la apero de tiu metodo, sciencaj ideoj dum jarmiloj kunekzistis samnivele kun jen fantaziaj, jen malraciaj ideoj profunde enradikiĝintaj en la homa penso ekde pratempaj epokoj.

Tio klarigas —almenaŭ parte— kial niaepoke multaj ankoraŭ emas kredi je strangaĵoj el antaŭsciencaj epokoj. Defiante la influon de niaj propraj mensaj trompoj, pensi racie postulas sufiĉe da mensa streĉo. Temas interalie pri la tiel nomataj kognaj biasoj aŭ kognaj antaŭjuĝoj. Neniu estas plenlibera de tiaj psikologiaj perturboj. Ankaŭ pigreco estas alia kaŭzo de memtrompo. Ofte oni simple pigras por kontroli, ĉu ricevita informo estas ĝusta. Iafoje sufiĉas ke oni ŝatas la informon aŭ ke ĝi ŝajnas logika, por akcepti ĝin vera sen plia kontrolado niaflanke. Kaj ĉio ĉi faciligas sendube la disvastigon de pseŭdosciencoj.

Pseŭdoscienco estas ŝajna scienco prezentita kvazaŭ ĝi estus vera, kiu pere de falsitaj rimedoj imitas sed ne plenumas la kriteriojn kaj postulojn de la scienca metodo. Kontraŭscienco faras pluan paŝon kaj neas la validecon kaj efikecon de la scienca metodo. Malbona scienco estas tia, ke ĝi neglektas ĝustan aplikon de la scienca metodo. Resume:

Pseŭdoscienco falsas, kontraŭscienco neas, kaj malbona scienco neglektas la sciencan metodon.

La afero ne estus tiel grava se oni perdus nur monon pro pseŭdoscienco. Sed kiam homoj perdas sian sanon kaj foje eĉ sian vivon, pseŭdoscienco ne plu estas amuza, nek mojosa. Estas unu afero kredi, ke la estonteco videblas en kristalglobo, kaj tute alia afero kredi, ke vakcinoj kaŭzas aŭtismon ĉe infanoj. Ambaŭ estas eraraj kredoj, sed la dua estas ankaŭ tre danĝera mensogo.

La forto de tiaj falsaĵoj radikas grandparte en nia propra senkapableco distingi inter informo kaj misinformo, efiko kaj ŝajnefiko —placeba efiko—, scio kaj superstiĉo, scienco kaj pseŭdoscienco. Se al tio oni aldonas la facilecon kun kiu nia cerbo konstante trompas nin mem, oni do ne miru pri la granda kvanto da strangaj ideoj loĝantaj en homaj cerboj kaj sekve en Interreto. Temas tamen ne sole pri nunepoka eksploda kresko de la misinformado, sed ankaŭ pri la preskaŭ tuja rapideco, en kiu informado atingas nin ĉiujn, pere de teknologioj de nia moderna scienco —tiu scienco, kiun iuj ignoras aŭ kritikas, sed samtempe uzas por disvastigi malraciajn ideojn.

La scienca metodo estas ne nur laboraplika ilo por sciencistoj, sed ankaŭ praktika ilo uzebla de ĉiuj por kompreni la mondon kaj rigardi la realon en la ĉiŭtaga vivo. Ĝi donas jenan klaran instruon: por ke io estu verŝajna, oni kontrolu ke la konstateblaj indikaĵoj subtenu ĝin. La scienco esence temas pri sendependa kontrolado de asertoj. Ĉiu ajn aserto kiu ne trapasas tian sendependan kontroladon estas dubinda. Ne gravas, ĉu multaj, aŭ ĉu eminenta Nobel-premiito diras ĝin. La aserto restas dubinda, ĝis ĝi trapasos sendependan kontroladon. Nur tiam oni scios kia ĝi vere estas, kaj poste la scienca komunumo atingos —aŭ ne— konsenton pri la afero. La forto de la scienco radikas en tia senĉesa kontrolado, kiu estas esenca parto de la scienca metodo. Pseŭdosciencoj perdas forton fronte al kontrolado kaj ceteraj postuloj de la scienca metodo.

Malkiel pseŭdoscienco, kiu false imitas la sciencon, kontraŭscienco rekte neas ĝin kaj ties metodon. Tiamaniere ĝi klopodas forigi el nia menso ajnan spuron de racia dubo antaŭ la plej absurdaj ideoj. Konsiderante la kvanton de homoj pretaj defendi la plej malraciajn kredojn, tiu strategio funkcias sufiĉe bone. La kontraŭscienco agas do kiel savanto de la pseŭdoscienco, kiam ĉi-lasta malsukcesas rezisti la rigorecon de la scienca metodo. Ekzemple, kiam ia pseŭdoscienco malsukcesas demonstri sian efikecon sub science kontrolataj kondiĉoj, tiam ĝiaj defendantoj kutime plendas, ke la kontrolkondiĉoj ne estas taŭgaj, aŭ eĉ ke la nura ĉeesto de sciencistoj negative influas la rezulton.

Kiam la rezulto de eksperimento estas negativa, sciencistoj konkludas ke la afero ne funkcias. Kiam la rezulto de eksperimento pri pseŭdoscienco estas negativa, pseŭdosciencistoj insistas pri tio, ke la afero funkcias sed ke io influis negative la rezulton. Ĝis nun neniu pseŭdoscienco donis pozitivan rezulton. Ĉu ne suspektinde? Nu, jen la klarigo de la kontraŭscienco: la scienca metodo ne funkcias por ĉiuj aferoj. Do, se multaj asertas ke oni povas komunikiĝi kun aliaj pere de telepatio, sen ajna pruvo ke tio efektive eblas, ĉu oni devas tamen blinde kredi ilin? Denove, la kontraŭscienco havas klarigon pri tio: oni jam pruvis science, ke la telepatio funkcias, sed la oficiala scienco ne akceptas tiujn pruvojn. Iafoje eĉ ekzistas sciencaj studoj kiuj prezentas favorajn datumojn pri tiaj aferoj. Ĉu tio pruvas ion? Jes, tio pruvas ke la scienco kaj sciencistoj ne estas perfektaj, kaj ke ankaŭ ekzistas malbona scienco kaj malbonaj —foje eĉ senskrupulaj— sciencistoj. Cetere, ne ekzistas ia oficiala scienco, nek eksteroficiala. Estas nur unu scienco. Ekzistas scienca komunumo, kiu baze de sendependa kontrolado atingas konsenton pri apartaj temoj en ĉiu branĉo de la scienco, kontribuante tiel al evitado de fuŝoj ĉe sciencistoj. La defendantoj de la pseŭdo- kaj kontraŭ-scienco akceptas la sciencon nur se ĝi subtenas iliajn ideojn. Do, praktike ili nur akceptas malbonan sciencon fare de fuŝaj sciencistoj. Laŭ ili la cetero de la scienca komunumo —kiun ili ruze nomas “oficiala scienco”— estas korupta aŭ apartenas al tutmonda konspiro, aŭ io simila.

Kiel jam dirite, malbona scienco estas tiu, en kiu sciencistoj iel neglektas ĝustan aplikon de la scienca metodo. La neglekto povas esti tute senintenca sed ankaŭ intenca. Ĉiuokaze ĝi damaĝas la bonfarton de la scienco kaj de la scienca komunumo. Sekve, ĉar la bonfarto de la mondo dependas precipe de la scienco, ĝia misaplikado koncernas nin ĉiujn.


Praktika ekzemplo: la kontraŭvakcina movado

Konata ekzemplo de malbona scienco troviĝas en la mito pri la danĝero de vakcinoj. En 1998 la nune eksa kuracisto Andrew Wakefield publikigis en la medicinrevuo The Lancet esploran studon en kiu li insiste sugestas per datumoj kaj tabeloj, ke ekzistas rilato inter la MMR-vakcino (kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo) kaj aŭtismo ĉe infanoj. Li ankaŭ asertas, ke lia esploro ne pruvas tiun rilaton, sed ke virusologiaj studoj helpos solvi la aferon. Post sendependa kontrolado de lia esploro, oni malkovris en ĝi gravajn misojn el scienca vidpunkto. Krome, oni ankaŭ eltrovis ke li intence falsis aferojn en la fina redaktado de la studo, kiuj ne aperas en la trovita originala malneto. Laste, oni ankaŭ malkovris gravan konflikton de interesoj, ĉar li ricevis monon de gepatroj de aŭtismaj infanoj por fari tiun esploron kun la celo eltiri monprofiton de la ŝtato per denuncoj pri rilato inter vakcinado kaj aŭtismo.

La esploro de Wakefield malsukcesis pruvi ke la vakcino kaŭzas aŭtismon pro la simpla fakto ke ĝi ne kaŭzas aŭtismon. Post pli ol 20 jaroj da sendependaj esploroj, neniu el ili sukcesis pruvi tion. Bedaŭrinde la damaĝo jam estas farita. Rezulte de la fraŭda esploro de Wakefield multaj timigitaj familioj ankoraŭ nuntempe rifuzas vakcini siajn infanojn. La kvanto de vakcinado malaltiĝis en Usono, Britio kaj Irlando, kaj sekve de tio la nombro da morbila kaj mumpsa infektoj multobliĝis, kaŭzante gravajn malsanojn kaj multajn mortojn. En 2017 okazis en Britio 20.000 kazoj de morbilo, el kiuj 35 perdis sian vivon. Aliaj landoj en Eŭropo havis eĉ pli grandan nombron da kazoj.

Al Wakefield estas dumvive malpermesite praktiki medicinon en Britio. Nuntempe li estas aktivulo en la kontraŭvakcina movado, kies membroj donas monon al li por sciigi al la mondo ke la vakcinado de infanoj estas tutmonda konspiro fare de farmaciaj entreprenoj kunlabore kun la registaroj. Laŭ Wakefield, ĉio dirita kontraŭ li estas mensogo: ĉiu kritiko, ĉiu trovita dokumento kiu montras lian fraŭdon, ĉiu pentoplena familio kiu perdis sian infanon pro fido al li, ĉiu ĵurnalisto, sciencisto, registaro… ĉio estas konspiro. Jen tipa argumentado de multaj pseŭdosciencistoj.

Dume, la kredantoj de tiaj malraciaĵoj daŭre restos viktimoj de senskrupuloj kiel Wakefield. Li scias, ke li mensogas, ke li faris tre gravan sciencan fraŭdon. Ne kulpas liaj kredantoj. Kredantoj estas ĉiam viktimoj kaj mi certas, ke ili plejparte estas sinceraj. Oni tamen ne estu tiel naiva: la sekvantaro de la kontraŭvakcina movado estas parto de la problemo, eĉ se ili dekomence fariĝis viktimoj de fiuloj kiel Wakefield. La plej fanatikaj sekvantoj de tia fimovado kondutas kiel membroj de danĝera sekto, mortminacante tiujn kuracistojn, kiuj informas pri la sendanĝereco de vakcinoj. La persekutado okazas ĉefe pere de sociaj retejoj.

Ĉio indikas, ke aliaj malsciencaj praktikoj —ŝajne nerilataj kun vakcinaj temoj— ankaŭ subtenas la kontraŭvakcinan movadon, kaj ties praktikantoj konsilas al siaj klientoj eviti la vakcinadon de infanoj. Tion oni malkovris kadre de ĵurnalisma esploro en kiu du homeopatoj kaŝe filmitaj malkonsilas infanvakcinadon al patrino —kiu vere estis kaŝa ĵurnalisto—. Unu el la homeopatoj eĉ parolas pri konspirteorio, klarigante ke temas pri malpliigo de infanoj en la mondo fare de la registaroj. Nu, mi havas alian teorion: eble temas pri malpliigo de la nombro de infanoj pro la kontraŭvakcina movado. Ambaŭ estas teorioj, sed ĉi-lasta almenaŭ baziĝas sur konstateblaj datumoj, ne sur personaj fantazioj. Ke en 2017 la kvanto de infektoj pro morbilo en Eŭropo kreskis 400% ne estas fantazio. Ke preskaŭ 170 milionoj da infanoj tutmonde ne ricevis la vakcinon kontraŭ morbilo dum la pasintaj ok jaroj ne estas fantazio. Sed malgraŭ ĉio, oni taksas, ke, de la jaro 2000 ĝis 2017, la vakcinado kontraŭ morbilo savis tutmonde pli ol 21 milionojn da vivoj. La datumoj, male al la fantaziaj teorioj, ne estas opinieblaj. Alivorte dirite: faktoj ne estas opinioj. Formi al si opinion baze de unuopaj anekdotoj, anstataŭ baze de tutmondaj faktoj, estas naiva kaj danĝera sinteno. La esenco de la kontraŭvakcina movado estas tiu sama de aliaj senraciaj grupoj: la neado de la faktoj, kaj eĉ de la realo mem. Plej blindas, tiu, kiu ne volas vidi.

Evidente, mi ne skribas por malkonvinki malraciulojn kun deliraj kredoj. Tio apenaŭ eblas. Mia skribaĵo celas tiujn, kiuj ankoraŭ kapablas racie pridubi aferojn kun malfermita pensmaniero, sed ne tiel malferme, ke la cerbo elfalas el la kapo.


Ankaŭ legebla ĉe Blogger ⇗

Koran dankon al tiu, kiu pacience provlegis kaj korektis ĉi tiun blogaĵon, kaj donis al mi tre utilajn konsilojn!

5 pensoj pri “Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco

  1. Nelli diras:

    Dankon pro tiuj bonaj vortoj pri raciismo. Mi ĝojas ke falsaj pensmanieroj iom post iom malaperas.Tion montras esploroj cititaj ekzemple de Steven Pinker, kiun vi certe konas pro via amo pri scienca metodo.

    Liked by 2 people

  2. Nomado Nomado diras:

    Egan dankon pri via ampleksa artikolo! Laŭ mi vi tuŝas tre gravan kaj aktualan temon. Bedaŭrinde ŝajne batalo inter scienco kaj diversaj specoj de kvazaŭscienco kaj kontraŭscienco estas eterna.

    Pardonon, sed ekzemplo por ilustri pri malbona scienco estas ne tro trafa. Entute medicino estas tre tikla kaj malfavora areo por aperigi iujn opiniojn, ĝar ĝi fakte estas nodo de diversaj interesoj: sciencaj, politikaj kaj komercaj. Eĉ mia memoro donas sufiĉajn kazojn, kiam medicina vidpunkto pri diversaj aferoj grave ŝanĝiĝis. Iam oni persiste rekomendis trinki fruktajn sukojn. Nun opinio pri utileco de sukoj ne estas tia admirema. Antaŭ ĉio mi ne tuŝus la temon pri vakcinado. Se estas akra deziro aperigi medicinan ekzemplon, do pli trafa estus mencio pri misteorio de Linus Pauling pri kuracado de malvarmumo per vitamino C.

    Ŝato

    • Kaj Tiel Plu diras:

      Rilate Wakefield kaj Pauling, jam delonge ekzistas scienca konsento, ke ambaŭ kazoj estas fuŝaj. Mi elektis la unuan, ĉar ŝajnas al mi pli danĝere rifuzi vakcinadon de infano (kaj sekve plialtigi la riskon de kontaĝo), ol decidi ĉu oni uzu pli aŭ malpli da C-vitamino.

      Rilate la ŝanĝon de medicina vidpunkto pri iu punkto, tio estas normala afero ĉe scienco. Se aperas novaj datumoj pli bonaj ol antaŭaj, oni tute aŭ parte forĵetu la malnovajn kaj ĝisdatigu la sciencon per novaj, ĉiam pli bonaj konoj. Sen tia senĉesa ĝisdatigo, la scienco ne plu estus scienco, sed verŝajne aro da neŝanĝeblaj kredoj surŝtone ĉizitaj por la eterneco.

      Liked by 1 persono

      • Nomado Nomado diras:

        Avantaĝo de la kazo de Pauling estas tio, ke ĝi estas multe pli simpla: lia eraro estas pruvita de multaj esploroj kaj oni povas trakti ĝin nedubinda. Koncerne na Wakefield… Laŭ ĉiesa scio en areoj de medicino, pedagogiko, kaj agrikulturo ĉiuj havas proprajn opiniojn. Mi tute ne estas medicinisto sed opinias. Plej verŝajne Wakefeld eraris, sed problemo de rilato al vakcinado estas sufiĉe komplika. Evidentas utileco kaj neceseco de vakcinoj kontraŭ malsanoj, kiuj ofte kaŭzas morton aŭ kriplaĵojn: difterio, poliomjelito kaj tuberkulozo. Ankaŭ kontaŭ malsanoj kun tre sufera fluo – kokluŝo ekz. Estus bona afero, se koncernataj vakcinadoj estus devigaj leĝe. Sed mi havas dubojn pri vakcinoj kontraŭ morbilo, mumpso ktp. Ĉu ili vere estas necesaj? Ĉu ilia bona efiko estas rimarkeble plia ol noca? Ĉu la efiko estas efika? Ĉu ĝi restas dumvive?

        Ŝato

      • Kaj Tiel Plu diras:

        La afero Wakefield estas verŝajne unu el la plej bone konataj fraŭdoj en la historio de la moderna scienco. Ke li faris fraŭdon ne estas opinio, sed fakto pri kio estas nenia dubo, krom en la cerboj de lia sekvantaro, de konspirŝatantoj, kaj de aliaj malraciuloj. Por subteni la sintenon de Wakefield oni devas nei la ekzistantajn faktojn kaj elpensi aliajn preter la realo.

        Vakcinoj ne estas centprocente efikaj, sed donas sufiĉe da ŝirmo. La MMR-vakcino estas tre efika: infanoj kiuj ricevas du dozojn da MMR-vakcino ĝenerale estas dumvive protektitaj. Unu dozo da vakcino estas 93% efika kontraŭ morbilo, 78% efika kontraŭ mumpso, kaj 97% efika kontraŭ rubeolo. Ĉu tiu vakcino estas necesa? Mi ne scias. Sed mi scias ke inter 2000 kaj 2018 proksimume 23 milionoj da homoj evitis la morton pro morbilo danke al ĝi.

        Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s