
Ne plu rozoj.
Jam de longe
reĝas vintro en la ĝarden’.
Restas nur dornoj,
kvazaŭ frostaj memoroj
de iama somer’.
Ne plu rozoj sed revoj,
pri rozoj kaj floroj
sub suna kares’.
Nur revoj,
perditaj kiel larmoj
en pluva maten’.
Ne plu rozoj.
Jam de longe
reĝas vintro en la ĝarden’.
Restas nur dornoj,
kvazaŭ frostaj memoroj
de iama somer’.
Ne plu rozoj sed revoj,
pri rozoj kaj floroj
sub suna kares’.
Nur revoj,
perditaj kiel larmoj
en pluva maten’.