Malamiko mia

Malamiko mia (angle Enemy Mine) estas german-usona sciencfikcia filmo de 1985, bazita sur samnoma novelo verkita de Barry Brookes Longyear, kaj publikigita en 1979. La novelo estis dufoje premiita, unue en 1979 per la Nebulozo Premio, kaj due en 1980 per la Hugo Premio. Kontraste, la filmo estis kineja fiasko. Ĝi kostis entute pli ol 40 milionojn da dolaroj, sed enspezigis nur iom pli ol 12 milionojn. Tamen, ĝi atingis grandan sukceson en la iama Sovet-Unio, kie ĝi estis la unua okcidenta sciencfikcia filmo kiu montriĝis en la kinejoj.

La agado havas lokon fine de la 21-a jarcento, inter la jaroj 2092 kaj 2095, meze de interstela milito inter homoj kaj drakioj (angle Dracs)[1], kiuj estas humanoida specio de dupiedaj vivuloj reptilaspektaj. Dum kosmoŝipa batalo inter la homa piloto Willis E. Davidge (Dennis Quaid) kaj la drakia piloto Jeriba Shigan (Louis Gossett, Jr.), ambaŭ kraŝas sur la surfacon de danĝeroplena sovaĝplanedo nomata Fyrine IV. Unue ili ambaŭ, kvazaŭ instinkte, intencas mortigi unu la alian, sed baldaŭ komprenos, ke la plej bona —eble eĉ la nura— maniero resti viva estas per reciproka kunlaborado.

Tia deviga kunvivado estas jam de komence malfacila. Ili du estas ne nur militaj malamikoj, sed ankaŭ tre malsamaj inter si el pluraj vidpunktoj. Ili parolas tute malsaman lingvon, kio malfaciligas la komunikadon. La drakia lingvo uzas sonojn tute fremdajn al kiu ajn lingvo de Tero, simple pro tio, ke drakioj estas biologie malsamaj al teranoj kaj posedas malsaman voĉorganon. Alia biologia diferenco estas tio, ke drakioj estas duseksaj, kaj reproduktiĝas nesekse, kio estas tre grava punkto por la intrigo de la filmo.

Malgraŭ ĉio, dum la paso de la jaroj evidentiĝas, ke ili havas pli da komunaj trajtoj, ol ili iam povus suspekti, tiel ke inter la du naskiĝas ĉiam pli profunda amikeco. Iom post iom Jeriba lernas la anglan, kaj Davidge la drakian lingvon. Jeriba donas al Davidge sian plej karan posedaĵon: la libron Talman. Ĝi estas eta libro el metalaspekta materialo ligita al ĉeno por ĝin porti ĉirkaŭkole.

Kiam Davidge unuafoje malfermas la Talman, li ne kapablas legi la vortojn en ĝi, malgraŭ ke li jam parolas la drakian sufiĉe flue. Li nun eklernos legi ĝin.

La Talman entenas filozofiaĵojn de antikvaj drakiaj saĝuloj, precipe de Shizumaat. La vorto talman signifas vivo, kaj la libro Talman temas pri la vivo. Pri la morto ĝi instruas nenion, krom ke ĝi estas fakto, ke ĝi estas la fino de la vivo. Tia estas la esenco de la drakia vivmaniero. Drakioj ne zorgas pri tio preter la du ekstremoj de la vivo, sed pri kio okazas dumvive inter ambaŭ ekstremoj.

Laŭ la novelo, la drakia alfabeto havas 31 literojn kaj sonojn, kaj 9 pliajn literojn kaj sonojn uzataj en formalaj drakiaj skriboj.

Kiel mi jam menciis komence de la blogaĵo, la novelo estis originale publikigita en 1979. Ĝi unuafoje aperis en la hispana la jaron 2004, tradukita de Domingo Santos. En la unuaj paĝoj de la originala troviĝas la jena frazo: “I don’t speak Drac, toadface. You speak Esper or English?“. La hispana versio de la libro donas la jenan tradukon: “No hablo drac, cara de sapo. ¿Hablas esperanto o inglés?“. Ĉu vere la aŭtoro per la vorto Esper celis la esperantan lingvon? Laŭ la hispana traduko ŝajnas, ke jes. Amuza rimarko.


NOTOJ
[1]La vorto drakio estas persona propono por traduki la anglan Drac.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s