Ĉu ni solas en la universo?

La universo estas tiom neimageble vasta, ke la demando ŝajnas superflua. Despli se konsidere, ke ni observas nur parton de ĝi, laŭeble de nia teknologia progreso. Ni ne scias kiom granda ĝi vere estas, sed nia senfina scivolemo senĉese instigas nin survoje al plua esplorado. Kvankam ĉio sugestas, ke ni verŝajne ne estas solaj en tiu vastega spaco plenplena de steloj ni volas certiĝi, ke tio ne estu nura supozo.

Jam de longe sciencistoj klopodas eltrovi ĉu ekzistas ekstertera vivo kaj aparte ekstertera inteligenteco. La fama astronomo, kosmologo kaj astrofizikisto Carl Sagan opiniis plej grava tian serĉadon el vidpunkto filozofia, scienca kaj homa. Li plene subtenis la projektojn pri SETI (Serĉado de Ekster-Tera Inteligenteco). Lia estas la ideo inkludi mesaĝon de Tero en la Voyager-sondilojn, kaze ke iu eventuala inteligenta civilizacio trovos ĝin, kion mi menciis en la blogafiŝo La kvara planedo. Danke al siaj pasio kaj klopodoj li sukcesis doni prestiĝon al tiu parto de la astronomio, kiu temas pri la serĉado de vivo en la universo.

Verŝajne neniu konas pli bone la sciencan vizion de Sagan ol la astronomo Lisa Kaltenegger, direktoro de la Instituto Carl Sagan ĉe la Universitato Cornell. Fondita en 2015, la instituto celas trovi vivon en la universo kaj esplori aliajn mondojn en kaj ekster la Sunsistemo. Inspirita de Sagan kaj baze de lia pionira laboro ĉe Cornell, Kaltenegger estras plurdisciplinan skipon de sciencistoj kreante la necesajn ilojn por progresigi tiajn esplorojn, por kompreni nian lokon en ĉi vasta universo.

Filmsceno de Contact —bazita sur la samnoma sciencfikcia romano de Carl Sagan—, en kiu videblas la loko de rekontiĝo inter homo kaj ekstertera estaĵo. Tre spektinda filmo.

Antaŭ 2009 ni sciis pri la ekzistado de ekstersunaj planedoj kaj suspektis, ke ili oftas. Post la naŭjara esplorado de la Kepler-teleskopo (2009-2018), ni scias, ke ili vere oftas. Fakte, la datumoj de tiu esplorado klare indikas, ke en nia galaksio estas pli da planedoj ol da steloj. Ju pli la teknologio por detekti malproksimajn objektojn pliboniĝos, des pli da planedoj ni malkovros. La plej sukcesa metodo ĝis nun por detekti planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj estas la transita metodo. La YouTube-kanalo de D-ro Loĉjo enhavas tre bonajn klarigojn prie (en Esperanto).

En la libro La kosmo kaj ni la doktoro pri astrofiziko kaj esperantisto Amri Wandel citas la SETI-pioniron Philip Morrison (1915-2005), profesoro pri fiziko ĉe MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio), kiu opiniis jene:

Mi ne scias, kiom granda estas la ŝanco trovi eksterterajn civilizaciojn, sed se ni ne serĉos, la ŝanco estas nulo.

Morrison kunlaboris dum la 40-aj jaroj kun Enrico Fermi, Nobel-premiita fizikisto, al kiu oni atribuas la tiel nomatan Fermi-paradokson: se inteligentaj estaĵoj abundas en nia galaksio, kie ili estas? Jen kelkaj blogafiŝoj pri la Fermi-paradokso por fari al si ideon pri kio temas.

En la artikolo Astrobiologio kaj vivo ekstertera (Revuo Kontakto, 2015:5/6), Amri Wandel donas la jenan pripenson:

“Ĉu ni estas solaj?”. Mi tiun temon pritraktas jam de pluraj jaroj, kaj plurfoje verkis kaj prelegis pri ĝi ankaŭ en Esperanto, ekzemple en IKU 2011. Laŭ mia lastatempe publikigita esploro, la demando ne plu estas “ĉu ekzistas vivo ekstertera?” sed “kiom abunda ĝi estas”.

La sukcesaj esploroj de la lasta jardeko plene malfermis la vojon al la studado de ekzoplanedoj —ekstersunaj planedoj—. Ju pli ni esploras la kosmon, des pli ĝi flustras al ni, ke ni ne solas en la universo.

Jen bildo, kiu laŭskale komparas Teron kaj Sunon kun la planedo Kepler-452b kaj ĝia stelo. El la pli ol 4000 jam konfirmitaj ekzoplanedoj, Kepler-452b estas unu el la plej similaj al Tero, orbitante en la enloĝebla zono —regiono kie vivo teorie eblus— ĉirkaŭ stelo tre simila al Suno.

Tero (maldekstre) kompare kun Kepler-452b (dekstre). Ĉu iu tie?!


Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s